感覚 与件のブック
(33 keywords)

よく使われているタグ

最新日記

RSS
  • 日記はまだありません

感覚 与件のお気に入り

  • マインディアからのお知らせ マインディアからのお知らせ

感覚 与件のブックのメンバー

  • 西小倉パンデイロ 西小倉パンデイロ
  • なおき なおき
  • 感覚 与件 感覚 与件

Literoj 文字の履歴

1.1. 文字

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):
エスペラントはラテンアルファベットの一種を用います。これは28文字あり、全ての文字には2つの姿、大文字と小文字があります。

Majuskloj A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
Minuskloj a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
Nomoj a bo co ĉo do e fo go ĝo ho ĥo i jo ĵo ko lo mo no o po ro so ŝo to u ŭo vo zo

この文字の順序は辞書で単語を並べるとき、参加者名簿の名前を並べるときなどなど様々なときに用いられます。 「非エスペラント文字のアルファベット配列」についてもお読みください。
La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

「文字の名前」について、また「省略語の発音」についても詳しくお読みください。「非エスペラント文字」についてもお読みください。
Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj.

Majuskloj kaj minuskloj 大文字と小文字

La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.
小文字は通常の文字の形です。大文字は文の初めの文字や、固有名の初めの文字、省略語としても使われます。

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.
たとえばタイトルや強調をするために、大文字だけで書くときもあります。

okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.


Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ.