感覚 与件のブック
(33 keywords)

よく使われているタグ

最新日記

RSS
  • 日記はまだありません

感覚 与件のお気に入り

  • マインディアからのお知らせ マインディアからのお知らせ

感覚 与件のブックのメンバー

  • 西小倉パンデイロ 西小倉パンデイロ
  • なおき なおき
  • 感覚 与件 感覚 与件
 

Helposignoj 補助記号

0pt

1.2. Helposignoj 補助記号

Krom literoj oni uzas ankaŭ helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos ĉi tie nur supraĵe klarigitaj.
文字の他に補助記号が使われます。エスペラントにはその使用に義務的な規則は存在しません。よってここではそれぞれ表面的な説明にとどめます。

Ne-elparolataj helposignoj 発音しない補助記号

Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al paŭzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus paŭzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo.
スパツェート(スペース)は単語の間に使います。スパツェートは通常、話の中の休止とは対応していませんが、必要なときに休止できる場所を示しています。プンクト(ピリオド)、疑問符、感嘆符、コーモ(コンマ)、ドゥプンクト(コロン)、プンクトコーモ(セミコロン)、トリプンクト(三点リーダ)、アポストローフォ(アポストロフィー)の前にはスパツェートを入れてはなりません。
. Punkto estas uzata por montri la finon de ĉeffrazo. Oni uzas punktojn ankaŭ en mallongigoj, ekz. k.t.p. = “kaj tiel plu” (sed ktp estas same bona). Ne uzu punkton antaŭ decimaloj en nombroj, sed komon. Aliflanke oni ja povas uzi punktojn por klareco en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= dek miliardoj). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
プンクト(ピリオド)は文の終わりを示します。たとえばk.t.p. = "kaj tiel plu" (ktpでもよい)などの短縮でも使います。小点にプンクトを使ってはならず、かならずコーモ(コンマ)を使用します。一方で、たとえば 10.000.000.000 (= dek miliardoj) のように、大きな字を明確にするために、プンクトを使うことができます。「学的な表現」についてもお読みください。
? Demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto. Ne uzu demandosignon post demanda subfrazo. Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
疑問符は疑問文のうしろにプンクトの代わりに使います。疑問節のうしろに使ってはいけません。(スペイン語とは違い)文の初めに疑問符は付けません。
! Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstataŭ punkto. Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
感嘆符は命令文や強調された文のうしろにプンクトの代わりに使います。(スペイン語とは違い)文の初めに感嘆符は付けません。
, Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj kaj</span> kaj <span style="font-style: italic">aŭ en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas ankaŭ uzata antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= tri komo unu kvar). Legu pli pri matematikaj esprimoj.
コーモ(コンマ)は文中の自然に休止できる場所、たとえば節の前や、複の物事を列挙する場合に単語kajとaŭの代わりとして使います。コーモはなんらか一緒になっている文と文の間にプンクト(ピリオド)の代わりとして使います。コーモはまた小点として使います: 3,14 (= tri komo unu kvar)。「学的な表現」についてもお読みください。
: Dupunkto signifas: “jen komenciĝas detala montro de tio, pri kio oni antaŭe parolis”. Dupunkto estas uzata antaŭ rektaj citaĵoj, antaŭ elnombradoj, kaj kelkfoje antaŭ klarigaj subfrazoj.
; Punktokomo estas iafoje uzata anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataŭ komo en elnombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortaĵoj.
... Tripunkto estas uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ kie oni deziras iom longan paŭzon.

  • Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de linio. Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= doktoro), s-ro (= sinjoro). Iafoje oni uzas dividostrekojn por klareco en propranomaj radikoj, ĉar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisko → San-Francisko (aŭ Sanfrancisko), Sierra Leone → Siera-Leono (aŭ Sieraleono), San Marino → San-Marino (aŭ Sanmarino), La Paz → La-Pazo (aŭ Lapazo), Nova Scotia → Nova-Skotio° (aŭ Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgraŭ la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas same korekta, sed iafoje malpli klara. Legu ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj.

— Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri parentezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko povas esti samforma kiel dividostreko, sed en preciza tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto.
( ) Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klarigo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo aŭ ekkrampo, kaj ferma krampo aŭ finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataŭe haltostrekojn: — komento —. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/ Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn (anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.
* Steleto aŭ asterisko estas uzata post vorto aŭ frazo por signali ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antaŭ kaj post vorto aŭ frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ekzemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.
’ Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale pri la uzado de apostrofoj.
“ ” Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citaĵo”, "citaĵo", „citaĵo”, «citaĵo», »citaĵo«, ‘citaĵo’. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: “ citaĵo ”. (Normale oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo — fino de citaĵo aŭ simile.)

「Helposignoj 補助記号」について友人に書いてもらう。

あなたにとって「Helposignoj 補助記号」とは?

ログインするとワンクリックでキーワードを投稿できます

ログインする 新規登録する

他の人の「Helposignoj 補助記号」を見る