感覚 与件のブック
(33 keywords)

よく使われているタグ

最新日記

RSS
  • 日記はまだありません

感覚 与件のお気に入り

  • マインディアからのお知らせ マインディアからのお知らせ

感覚 与件のブックのメンバー

  • 西小倉パンデイロ 西小倉パンデイロ
  • なおき なおき
  • 感覚 与件 感覚 与件
 

Literoj 文字

0pt

1.1. 文字

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):
エスペラントはラテンアルファベットの一種を用います。これは28文字あり、全ての文字には2つの形、大文字と小文字があります。

Majuskloj A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
Minuskloj a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i j ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
Nomoj a bo co ĉo do e fo go ĝo ho ĥo i jo ĵo ko lo mo no o po ro so ŝo to u ŭo vo zo

La ĉi-antaŭa vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.
この文字の順序は辞書で単語を並べるとき、参加者名簿の名前を並べるときなどなど様々なときに用いられます。 「非エスペラント文字のアルファベット配列」についてもお読みください。

Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj.
「文字の名前」について、また「省略語の発音」についても詳しくお読みください。「非エスペラント文字」についてもお読みください。

Majuskloj kaj minuskloj 大文字と小文字

La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.
小文字は通常の文字の形です。大文字は文の初めの文字や、固有名の初めの文字、省略語としても使われます。

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.
たとえばタイトルや強調をするために、大文字だけで書くときもあります。

okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.


Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
たとえば「神(Dio)」という単語のように、大文字は尊敬を示すために使われることがあります。(たとえば手紙の中で) ザメンホフは代名詞Viをたびたび先頭を大文字にして書きましたが、現在ではまれです。

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj.
大文字と小文字の用法について義務的な規則は存在しませんが、「固有名における大文字の用法」について読んでおいてください。

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ.
Ŭには大文字がない、という考えに出会うことがあります。この考えは、Ŭはエスペラントの単語の先頭には出現できないという事実に基いていますが、たとえば全部の語を大文字で書くときには、大文字のŬも使わなければなりません。

Supersignoj 字上符

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.
6つの文字がエスペラント独自のものです: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ そして Ŭ です。これらは字上符が付いています。字上符 ^ はツィルクムフレクソ(サーカムフレックスの意味)、またはチャペーロ(帽子)といい、Uの上の字上符はホケート(鉤)といいます。

Alternativoj al supersignoj 字上符の代替
Por tiaj okazoj, kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u.
適切な字上符を使うことができない場合のため、「エスペラントの基礎」は代替の代理書法を定義しています。この書法ではツィルクムフレクソの代わりにHを後置し、Ŭの上のホケートは完全に取り除いてしまいます: ch, gh, hh, jh, sh, u.

Multaj uzas en tiaj okazoj anstataŭe aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno). En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas anstataŭe specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj. Tiaj elturniĝoj estas tute bonaj en tiaj specialaj uzoj. En ordinaraj tekstoj oni tamen uzu la oficialajn supersignojn aŭ la H-metodon klarigitan ĉi-antaŭe.
このような場合に多くの人は代わりに使用可能な他の字上符を使います。たとえば ´ (アキュート) とか ` (グラーヴ)です。コンピュータ文書処理や電子メールなどでは、多くの人がツィルクムフレクソとホケートの代わりにXを後置して使います: cx, gx, hx, jx, sx, ux。点字(目の不自由な人のための文字)でエスペラントを書くときは、字上符のエスペラント文字のため、かわりに特別な符号を使います。このような逃げ道は、これらのような特別な用法ではまったく良いことです。ただ通常の文面では、直前に説明してあります、公式の字上符かH-方式を使いましょう。

Anstataŭan skribon oni uzu nur en okazoj de nepra neceso.
代理書法はどうしても必要がある場合にのみ用いましょう。

「Literoj 文字」について友人に書いてもらう。

あなたにとって「Literoj 文字」とは?

ログインするとワンクリックでキーワードを投稿できます

ログインする 新規登録する

他の人の「Literoj 文字」を見る